Artikel

TURINGIO INTERNACIA 98

In unserem Esperantomagazin widmen wir uns zuerst der spannenden Geschichte des 2007 (leider) abgerissenen Volkshauses "Zum Mohren" in Gotha: dort übernachteten u.a. Goethe und Napoleon, dort wurde sozialdemokratische Parteigeschichte geschrieben. Dann gibt es, in zwei Sprachen, eine Geschichte von Ricarda Huch über den Jesuiten Friedrich von Spee, der sich gegen die Hexenverfolgungen einsetzte.

___________________________________________

98. Sendung TURINGIO INTERNACIA, vom 5. Jänner 2020: Das Volkshaus "Zum Mohren" in Gotha | Ricarda Huch: "Priester in Gewissensqualen - Friedrich Spee


> Download

Pastro sub konsciencaj turmentoj (Ricarda Huch)

La historio okazis en würzburg, ke venis al la jezuito spee virino el veitstöckheim por konfesi. Kiam li petis al shi ke shi ekparolu shi diris ghemante ke shi vere dirite ne venis pro konfeso: shi pli bezonus lian konsiladon. Shi audis ke li helpis multajn virinojn akuzitajn pro sorchistineco dum iliaj lastaj horoj. Shi ja estus edzino ekde sep jaroj kaj kun sia edzo shi havus infanon kaj la komuna vivo estus tute paca ghis kiam la viro konatighis kun richa vidvino antau mallonga tempo. Li ankau enamighus je shi. Ekde tiam li estas malmolkora kun shi, parolante al shi brutale kaj riprochante al shi ke shi ne estis alportinta iom da mono en la geedzecon komunan. Tutajn noktojn li restus malhejme. Spee ja povus facile imagi kie la edzo anstatau estus. Unufoje shi ekkolerighus pro doloro kaj minacus kontrau li ke shi iam venghu en kazo de lia foriro. Sekve li diris ke li ekkonas la specon de virino kian shi similas, nome de sorchistino. Shi ja volus fari ion malbonan kontrau li sed li ja sukcese defendos sin kontrau shi. Post pli longa konsidero spee respondis ke, se shi ne kulpus shi ja povus resti hejme. Tion li ankau konsilus al shi. Char kien do shi volus iri? Tia ago des pli suspektigus shin. Siaopinie li ne povus imagi ke shia edzo estas tia fihomo ke li malveron dirus publike kontrau shi. Iomete konsolite la virino subridis dankeme kaj foriris hejmen. Sed nur tri tagojn poste shi transportitis al würzburga jughejo sub la akuzo de sorchistado. Spee prie informite kuris tuj je shia helpo kaj alvenis en la momento kiam la homo, kun la infano chemane, atestas kion li scias pri shia sorchisteco. Li ja tre amus shin kaj edzinigus shin malgrau shia nepovo havigi doton kaj malgrau granda gamo da aliaj elektotaj, pli richaj virinoj. Liaj amikoj kaj parencoj dirus jam tiutempe ke la knabino shajne ensorchis lin char alie amo lia ne estintus tiom granda. Nuntempe ankau li tiumaniere opinius kvankam antaue li estis alie pensanta. Baldau poste la amo malkreskus kaj sekve ne estis iam ia natura kauzo por la amo. La komencon li ne rimarkus ion strangan che shi krom intertempaj kapdoloroj kaj etaj korpremoj che si. Post kiam shi metus la manon sur li, la doloroj tuj malaperus. Shi scius krome kuiri specialajn supojn kontrau stomakaj doloroj kaj povus esti ke shi tiam enmiksis ion en la supon por ankorau pli ligi lin al si. Iam li hejmenvenante ne trovis shin enlite; kiam li el la fenestro vidis en ghardenon li rimarkis ke estis tie kato nigra granda rigardachanta lin per gapaj okuloj. Eble estus la kato la edzino mem, char la sekvintan tagon post la reveno de la virino la kato estis malaperinta. Finfine malsanighis la infano krachante likvidon malbelan kaj malbone odorantan. La doktoro chiukaze ne povis helpi. Shajnis kvazau la virino blovus la achajhon je la infano por traktachi la idon. Demandite la infano, sesjara knabino kun rughaj kaj blondaj bukloj, atestis ke la patrino trifoje blove elspiris al shi dum vortmurmurado. Tiam la virino fiksis siajn okulojn malhele sur la vidvinon nenion dirante. Spee, kiu auskultis en granda maltrankvilo, prenis jughiston flanken dirante ke li ja konus la virinon kaj estus konvinkita pri shia malkulpo. Shi ne estus en iu ligo kun la diablo kion li, spee, mem pretus garantii. Estus la asertoj viraj malkredeblaj kaj kiu povus pruvi ke li dirus la veron? La de li elparolitaj fiajhoj estus nur sur nenio bazigitaj asertoj. Kial? - demandis la jughisto. La viro estus orda kaj renomita kaj neniu ion dirus kontrau la propra edzino se ne por dio kaj la vero. Speciale char li estas shia edzo oni devus kredi tion kaj aliaj atestantoj tute jam ne necesus. Ho dio bona! - ekkriis spee, oni bone scius kiel ofte geedzoj kverelus inter si. Fine la viro perdos shin. La jughisto pripensu do ke temus pri malrichulino! (Tian strategion subite ekpensis spee). Kial do la jughejo pagu por la kostoj de internigo kaj nutrigo por fine bruligi shin! La jughisto mokante shanghis la mienon kaj diris ke li ja komprenis la strategion de spee sed spee ne pensu ke la shtato devus pagi multon. Char tia devo restus che shia viro bonstata. Intertempe venis la ekzekutisto kaj senvestigis la virinon serchonte sorchistinan signon. Li diris ke oni ja sukcesege faris bonan predon. Se la viro pli estus atentinta li jam delonge ekflarus la malon che shi. Poste li iris preni la turmentilojn metonte ilin antau shian vizaghon kaj demandis chu shi konus tiajhojn. Tuj la virino, ghis tiam seninterrompe rigardinte la edzon, subite deklaris ke temus pri rostostango. La ekzekutisto ekridis ripetante "rostostango!!" dum kio li pro ghojo frapis siajn femurojn. Jes, vi tute pravus! Oni prenu ghin por pripari bonan, grasan, blankan rostajhon. Jen de tie terenfluos la graso. Kaj la bushoj de ni plenighos per akvo! Kiam li kvazau por provado turmenta metis feran ringon chirkau brako shia kaj malrapide turnis la shraubon, la infaneto ekkriis etendante la manetojn en la direkto de la panjo. La vizagho kontenta de la viro malklarighis kaj li petis ke oni subite lasu foriri lin. Chiuokaze ili ne plu bezonus lin! Li ne povas vidi sangon; ech se iu nur tranchis al si la fingron li sentas sin malbone. Jes, diris la jughisto. Se li vere estus tiom sentema li do foriru char oni ne plu bezonas lin. La viro tiumomente, iom klinighinte kaj kashirante kiel hieno, prenis la infanon chemane kaj foriris. Kontinuigis la jughisto paroladon en la direkto de spee dirante ke tie ne estus publika loko en kiu chiuj rajtus kunveni. Spee revenu en la momento de vokigho por konfespreno. Post kiam spee plurajn fojojn chirkauiris la domon ordenan kun torditaj manoj li ankorau sur la pordsojlo atendis antau eniro de la jezuitejo. Li petis audiencon che la superulo kiun li taksis homo sagha kaj komprenema. Li klarigis al li ke la konscienco ne plu tolerus ke tiom da homoj senkulpaj suferus martirecon, morton dolorozan kaj hontigan. Li nun devus protestegi kontrau tio. Antau dio li povus jure konfirmi ke neniu el la virinoj preparitaj de li je la morto flama estus kulpa nek pri magio nek pri interrilatoj kun la diablo. Vere multaj virinoj dum la turmento - li mem neniam havus tioman kuraghon! - montris chielan gracon de sanktulinoj per la pardono de la pekoj de la malamikoj kaj de la perdigantoj. Kelkaj ech kulpigis sin mem pro ke ili pro timo antauturmenta ne rezistus antau falsaj eldiroj pri neniam faritaj agoj. La superulo pensinte demandis chu spee volus diri ke chiuj pri sorchistado akuzitaj homoj estus senkulpaj, chu temus pri simple imagita krimaro? Spee respondis ke tiajhojn li nek volis nek povis prijughi kvankam shajnis al li malvershajne ke satano interrilatus kun homoj sub homa maskerado. Li ne decidus pri tio chi sed nur pri la de si mem viditaj aferoj. Char ne plu temus pri justico sed pri shtelo kaj murdado. Ne ekzistus nek veraj pruvoj nek defendoj. La princoj, sinjoroj, pastroj kaj jughistoj tion permesantaj kaj efektivigantaj estus pli malkredantaj ol la diablo mem! Posttagmeze post la farita laboro spee iris antau la pordon. Li promenis laulonge majno-riveron kaj supren je monteto plena de kverkoj kaj fagoj maldensaj. Liaj genuoj estis malfirmaj kaj lia koro estis gravega tiom ke li pensis ne plu povi porti la gravajhojn. Li jhetis sin en la muskon premante la vizaghon avide en la teron malvarman. Kiel knabo li vidis unufoje azenon krevanta sub la batoj de peligisto kaj tio tiel shokis lin ke li eksopiris je klostra vivo. Sed kvazau dio volus puni lian malaudacemon la ploro de la kreitajho persekutis lin kien ajn li estis fughinta. Unu aferon li ja spertis: la tero de dio estas nemezureble ampleksa. Kaj se la tero estus de li malatingebla? - tion li demandis sin de tempo al tempo kun malbonfarto. Ekde lia restado en würzburg li enshlosis en sin tiom da nauzo kaj malagrablo ke lia animo estas plena de veneno, ke lia okulo vidas la lumon ofte en malhela maniero, ke la rozo malodoras por li, ke la pano malbongustos kiel galo. Li vidas la potenculojn prishtelantaj la malfortulon. Kiel,kiam la malfortulo senvestite kushas antau iliaj piedoj, kiel inverse la potenculoj nomis sian povon graco kaj la svenon de la malfortulo malbono. Li vidis la amason da acheteblaj homoj surgenue por celebri la malbonfarojn kaj serveme treni permane la oferojn al la morto. Li vidis la stultecon orgojle promeni kaj la racion timide silenti, li vidis la kruelecon sur la segho de la jughisto kaj la kompatemon en la prizono de la krimuloj. Post kelke da tempo lia superulo vokigis lin kaj diris al li ke li ege pripensis la aferon pri kiu parolis spee. Li ankau opinias ke multo maljusta okazu kaj dum la sorchista chasado kaj che aliaj aferoj. Sed la ordeno tamen ne povus ekaktivi en cirkonstancoj kiuj povus provoki malamikecon. La ordeno ja batalu por la eklezio kaj ege utilu ghin. Sekve la ordeno malutilus la tutan eklezion en kazo de memfarita difekto: inverse la ordeno ne vojeraru en celo-atingvolo.
Spee replikis, la manojn kunmetante, ke li multe suferas pro tento char li ne povus kompreni ke la predikantoj de kristo kaj chefe la klerikaro ne engaghighu pri la chieajna forigo de maljustajhoj. Ili ja chiam helpu la homojn pro maljusto suferantajn. La superulo konfirmis ke ili ja havu tian devon se ne pli supra devo pli gravus. Sed tia pli alta devo estas la evito de chiuj kvereloj por povi militi rekte por la katolika eklezio. Li jes ja helpas chiujn maljuste suferantajn per konsolo kaj preparo al la chiela loghejo. Spee kontraue diris ke li per tio sole ne povus kvietighi. Li sentus sin pushita la maljustegon evidentan prezenti skribe - por atentigi chies okulojn por ke venku la justo. Dio ja ordonis al la chefangheloj batali kontrau la drakoj. Sed nun starighis unu kiu chiutage devoras la senkulpecon kaj li ghis nun de neniu kavaliro estas atakata. Per ne malamika severeco diris la superulo ke tiajhoj ne estus permesataj. Estus la eklezio servanta la eklezion. La unua devo de spee estus la obeemo, kiun li plenumu kaj estonte li ne plu aliru la superulojn tiukoncerne. Se la situacio estus tia, respondis spee, li petus kaj implorus ke oni malsharghu lin de tiu chi devo, ke oni sendu lin aliloken kaj okupigi lin per predikado au instruado. Li ne plu povos esti responsa por si mem se li devus pli resti tie chi. Prefere li brulus kun la sorchistoj ol plue vidi iliajn suferojn kaj silenti. Sur bieno vestfalia li skribis en verkon pri la chasado de la sorchistinoj, kiu eldonitis en 1631 sub la latinlingva titolo "cautio criminalis seu de processibus contra sagas liber", do: "pri la singardeco en krimprocesoj au libro pri la chasado de sorchistinoj". La libro aperis anonime! [Übersetzung: Schwaiger Bernhard]



artikel/Esperanto_serienbutton.png

Esperanto-Redaktion
06.01.2020

Kommentare

Zu diesem Artikel sind keine Kommentare vorhanden.