Aktuell

Das Programm von heute
00:00 The New Noize
Nice Boys Don't Play Rock 'n' Roll
05:00 Offene Sendefläche
nach § 34 ThürLMG
09:00 Unterdessen
Das Magazin ...
11:00 African Spirit
Afrikanisches zweisprachiges Magazin
12:00 handmade
Regionale Musik
14:00 Radio Bounce
Zu Fett fürs Ballett
15:00 Rock+Jazz+Dazwischen+Darüberhinaus
Musiksendung RJ2D
17:00 Osmose
Sendungen Freier Radios
18:00 Unterdessen
Das Magazin ...
20:00 Radio Schalom
jüdisches Leben
21:00 Muggefuck
musikalische Neuvorstellungen
22:00 Fresh Files
Electronic Music

TURINGIO INTERNACIA 12

Esperantomagazin - Nachrichten; "Simplicissimus"; Hörerbriefkasten; Kyffhäuserdenkmal; Sprachkurs

12. Esperantosendung TURINGIO INTERNACIA, vom 2. Dezember 2012: Nachrichten; "Simplicissimus"; Hörerbriefkasten; Kyffhäuserdenkmal; Sprachkurs


>Download


Amtssprache soll leichter verständlich werden
Zukünftig sollen alle Dokumente des Erfurter Stadtrates barrierefrei verfasst werden, also in einer grammatikalisch einfachen Sprache oder Brailleschrift geschrieben werden. Damit versucht der Stadtrat erste Schritte einzuleiten im Sinne der UN-Behindertenrechtskonvention. Anzunehmen ist, daß auch viele andere Leute gern auf sprachlich vereinfachte Verlautbarungen im Netz zurückgreifen werden. Stadtratssitzungen sollen überdies mit Gebärdendolmetschern bestückt werden. Auch wenn dieses Recht in Deutschland nicht einklagbar ist, ist die Vorbildwirkung von Schritten, wie sie der Erfurter Stadtrat eingeleitet hat, nicht zu unterschätzen. Abzuwarten, bis jeweils ein konkreter Bedarf bestünde, wäre jedenfalls bedenklich im Sinne der Bürgerbeteiligung an Politik.

La stilo de oficialaj tekstoj plifaciligxos
En la estonteco cxiuj dokumentoj de la loka urba konsilantaro redaktigxu en gramatike facila lingvo respektive en Brajlo-skribo. Per tio oni faros unuajn pasxojn en la plenumado de rekomendoj de la Konvencio pri la rajtoj de la handikapuloj de la Unuigxintaj Nacioj. Same en la interreto faciligitaj tekstoj disponeblos por ke pli bone komprenu ilin ekzemple mense handikapitoj. Thomas Pfistner, membro de la komitato sociala, bonvenegas tiun novajxon kaj estas konvinkita ke ankaux aliaj civitanoj profitos de pli bone kompreneblaj tekstoj. Pluse la urbo dungos interpretistojn por la gesta lingvo dum la kunsidoj de la urba konsilantaro, speciale kiam ili dissendigxas. S-ino Thierbach, adjunktino por kulturo kaj edukado, priplendas la juran mankon en Germanio je la rajto havigi interpretistojn de gesta lingvo, aprezante la modelan ekzemplon de la erfurta administrado. Cxar ne eblus atendi neceson en konkreta kazo, kontrauxe neprus doni liberan elekteblecon gxenerale jam antauxe.
-------------
Prognose zur Bevölkerungsstatistik: Erfurt attraktiv für junge Menschen
Erfurt verzeichnet seit 5 Jahren steigende Einwohnerzahlen. Bis 2035 werden voraussichtlich 210.000 Menschen hier wohnen. Die Hälfte davon sind Thüringer, der Rest aus anderen Teilen Deutschlands und aus dem Ausland, darunter auffallend viele zwischen 20 und 30. Die werden angezogen durch die Aussicht auf Arbeit und Ausbildung. Die Stadtentwicklungskommission muß dafür Wohnraum schaffen, den Rückbau von alten Wohnblocks einschränken und in Freizeit- und Erholungsinfrastruktur investieren. Aber auch spezielle Bedürfnisse der gleichfalls steigenden Anzahl von Alten dürfen nicht zu kurz kommen.

Allogas Erfurto junajn civitanojn
Ekde 5 jaroj la nombro de la logxantoj en Erfurto kreskanta dauxrige estas. Gxis la jaro 2035 cxirkaux 210.000 homoj logxos tie cxi. La duono de la novaj erfurtanoj tamen estas turingianoj. Inter la aliaj el la resto de la Respubliko kaj de aliaj landoj trovigxas cxefe junuloj inter 20 kaj 30 jarojn agxaj. Ili gxuas la perspektivon je atrakcia laborloko respektive studad- kaj trejnadloko. Kompare al la resto de la Libera sxtato Erfurto igxas pli kaj pli juna. Cxar la nove alvenontoj bezonos logxejojn, la respondeca komisiono cxe la administracio urba jam reagis, ne nur koncerne la projektadon de novaj logxejoj sed ankaux de novaj ofertoj por pasigi la libertempon kaj por ripozumado. Samtempe tiaj novigoj enkalkulu ankaux la kreskantan nombron de olduloj kies bezonoj iomete diferencas, ekzemple rilate al la ekipo de logxejoj. Gxenerale oni nun nuligus la dum la lastaj jaroj faritan malkonstruon de multetagxaj domoj por konservi suficxan kvanton da logxadofertoj.
-------------
Kleidung spenden wie Martin
Am 4. November fand unter dem Motto "Teilen wie Martin" in Erfurt das Fest der guten Taten statt. Angeregt wurde die Idee zu diesem Fest von der Geschichte des Heiligen Martin von Tours. Fast 200 Künstler engagierten sich am Anger, an die 100 ehrenamtliche Helfer sammelten die Spenden ein. Die Erfurter sind laut dem Caritassprecher Müller sehr freigebig. So kamen im vergangenen Jahr 12.000 Jacken und Mäntel zusammen. Garantiert wird, daß die Spenden auch wirklich bei den Bedürftigen landen.

Imitado de Sankta Marteno per vestaj almozoj
Dimancxe la 4-an de novembro okazis en Erfurto la festo de la bonaj agoj. Jam ekde 2001 diversaj karitataj organizoj petas al la erfurtanoj donaci nenecesajn vestajxojn. Inspiranta por tio estis la historieto el la 4-a jarcento de Sankta Marteno de Tours, kiu dividis sian mantelon kun almozulo. Sub la auxspicoj de la cxefministrino s-ino Lieberknecht kaj la urbestro s-ro Bausewein granda spektaklo igxis sur la centra Anger-placo sub la titolo "Dividi kiel Sankta Marteno". Ne tute 200 geartistoj partoprenis, 100 helpantoj akceptis la donacojn. La lastpasintan jaron tiamaniere cxirkaux 12.000 jakoj, paltoj, kapotoj kaj manteloj kolektigxis. S-ro Thomas Müller, porparolanto de la loka Caritas-asocio asertas: "La erfurtanoj gxenerale estas facile kaj largxe donemaj, malavaraj. Eblas doni dum la tuta jaro. La vestajxoj trovigxas en du provizejoj kaj helpas centprocente homojn helpobezonajn. Malkreduloj estas invitataj veni en la deponejojn kaj rigardi la ulojn, kiuj frekventas ilin."
-----------
Critical Mass: Radfahrer protestieren
Zum bereits 8. Mal trotzen am 30. Oktober an die 50 Radfahrer eisigen Temperaturen und starteten am Hauptbahnhof zu einer Radlerdemonstration. Besonders Autofahrern soll damit klargemacht werden, daß auf Radfahrer Rücksicht genommen werden müsse. Diese stellen bereits 10% der Verkehrsteilnehmer in Erfurt. In den letzten Jahren sei bereits viel für Radfahrer getan worden, besonders freue man sich auf die geplante Begegnungszone Innenstadt. Schadenfrohe Berichte in Zeitungen über rücksichtslose, mitunter betrunkene Radfahrer können das positive Image auch nicht schmälern. Veranstalter waren der Allgemeine Deutsche Fahrrad-Club, die AG Nachhaltigkeit der Universität und die Grüne Jugend.

Manifestacio de biciklistoj
En la 30-a de oktobro biciklistoj renkontigxis jam la okan fojon por proteste veturi. 50 partoprenantoj spitante la malvarman veteron tretis la pedalojn por substreki sian volon fronte al la auxtomobilistoj. Ili pli atentu pri la biciklistoj. La agada procesio surbicikla komencis lauxtradicie cxe la cxefa stacidomo kaj inkluzivis la Juri-Gargarin-ringbulvardon kaj la urbokernon. Organizantoj estis la Gxenerala Germana Porbiciklista Klubo, la universitata laborrondo Efikeco kaj la Junaj verduloj. Pro ke jam 10 procentoj de la trafikpartoprenantoj en Erfurto estas biciklistoj, pli kaj pli grandigxu la reto de biciklovojoj facile identigendaj kaj ofertantaj interesajn komunikojn. Bernhard Deimel, prezidanto de la loka brancxo de la Germana Porbiciklista Klubo agnoskas la jam faritajn plibonigojn por biciklistoj en Erfurto kaj antauxgxojas la planitan renkontigxzonon urbocentran, kie estos absoluta prioritato por trafiko publika kaj biciklistoj. Tamen mankas ankoraux multaj arangxoj farotaj, kiel ekzemple en la longa Johano-strato. Tie post la renovigo kondicxoj por biciklistoj estos nekompareble pli bonaj. Alia problemo estas artikoloj en la gazetaro, kiam de tempo al tempo oni legas kun malica gxojo verkitaj historietoj pri sendisciplinaj kal senrespektaj ebriuloj sur la seloj. La sekvonta simila agado okazos jam en la printempo de la 2013-a jaro.
-------------
Aktionswoche der Studierendenräte gegen Sexismus
Am 5. November begann eine Aktionswoche gegen Sexismus und Homophobie. Ausgehend von diesbezüglichen Schwierigkeiten an der Universität und der Fachhochschule, wollen die Studenten die ganze Stadt darüber aufklären, wo überall der Mensch als bloßes Objekt dargestellt wird. Ähnliche Aktionen gab es auch schon im vorigen Jahr in kleinerem Rahmen.

Agadosemajno kontraux seksismo
La 5-an de novembro komencis la agadosemajno kontraux seksisimo cxe la universitato kaj la fakalternejo de Erfurto. Tiel oni sekvas alvokon cxiujaran tutgermanan. Porparolanto Christian Schaft klarigas: "Estis seksismaj kaj homofobaj eldiroj cxe la universitato kiuj jam la lastan jaron provokis agadosemajneton, kiu igxis agadosemajnego cxijare. Referajxoj, filmprojekcioj kaj koncerto intence organizotaj ekster la unversitato celas informi ankaux la nealtlernejanojn. La urbo dankinde almenaux pretigis al ni la auxlon de la urbodomo por arangxoj, kvankam ni ekspektis pli grandan helpon. Aliaj kauxzoj por la semajnoj estis afisxoj kaj flugfolioj antaux diskotekoj kaj koktelejoj, sur kiuj videblas belegaj junulinjoj en nemiskompreneblaj pozoj kaj fortmuskolaj viroj sxmiritaj per oleo. Tiaj aferoj, estante favoraj por pli bona akcepto de la afisxo, samtempe reduktas la homan dignon kaj faras la homojn nuraj objektoj de libido.
-------------------
Erweiterung der Waldorfschule in Bischleben ohne Finanzspritze der Stadt
2006 wurde die Freie Waldorfschule Erfurter Stadtteil Bischleben gegründet. Zu Beginn gab es 23 Schüler, inzwischen ist die Schülerzahl auf über 188 gestiegen. Nun muss der Schulbereich um eine Sporthalle, einen Kindergarten und einen Schulgarten erweitert werden und Sanierungen stehen an. Am Bebauungsplan sollte sich ursprünglich die Stadt zur Hälfte beteiligen, im Endeffekt zahlten aber die Eltern alles selbst. Die Vertreter mehrerer Parteien machen darauf aufmerksam, daß das ein neues Beispiel für die Ungleichstellung von Privatschulen sei.

La urbo ne donas helpon al Waldorf-lernejo
Ekde la fondigxo de la Waldorf-lernejo en la erfurta urboparto Bischleben en 2006 la nombro de la lernantoj kreskis de 23 al 188. La kristandemokratano Jörg Kallenbach plendas por ties pligrandigo kaj detale informas: "Konstruigxu kaj sporthalo, infangxardeno, lerneja gxardeno sen paroli pri la necesa restauxrado de la jam ekzistanta konstruajxo." Sed tia surkonstruplano por novaj konstruajxoj nun necerta estas, cxar kontraux antauxe planita partopreno de la urbo en la disdivido de la kostoj de la planado, nun sxajne neniu jam ne parolas pri tio. La verdulino Kathrin Hoyer atentigas ke gxenerale kostoj koncerne privatajn lernejojn por la urbo estas neglekteble malaltaj. Sxi opinias ke indus pagi la duonon por la surkonstruplano. Pro vetoo de la respondeculo de la urba administracio pro malabundo de financaj rimedoj en 2013 la gepatroj finfine pagos mem la sumon de 30.000 euxroj. Ingeborg Aßmann de la Liberaj balotantoj asertas: "Post kiam ni vizitis la Waldorf-lernejon, ni estas konvinkitaj pri gxia koncepto. Laux mia opinio rajtas la lernejoj liberaj ricevi la saman subtenon kiel publikaj. Sendube ni devas fari ion por la menciita lernejo." La grundoj apud la lernejo necesaj por la pligrandigo estas jam acxetitaj kaj baldaux komencigxos la konstruadlaboroj.
--------------
Zweitwohnsitzsteuer zu hoch für Studenten
Seit 2003 erhebt die Stadt Erfurt eine Steuer auf angemeldete Zweitwohnsitze. Diese Steuer beträgt 16% der Nettokaltmiete. Im Vergleich zu anderen Städten in den neuen Bundesländern ist dies die höchste Zweitwohnsitzsteuersatzung. Von der Steuer befreit sind Pflegeheime, Frauenhäuser, Schüler und Auszubildende unter 18 Jahren und Verheiratete. Seit 2008 werden auch Studenten zur Kasse gebeten. Für viele stellt das eine finanzielle Hürde da und wirkt sich eventuell auch negativ auf den Studienstandort Erfurt aus. Verhandlungen laufen, ist doch ein Wechsel des Hauptwohnsitzes für manche indiskutabel.

Studentoj gxemas pro impostosxargxo
De post 2003 la urbo Erfurto kolektas imposton por kromaj domiciloj. Gxi sumigxas je 16 procentoj de la neta lupago ekzkluzive de la hejtkostoj. Kompare al aliaj urboj en la t.n. novaj federaciaj sxtatoj tioma impostprocentajxo estas la plej alta. Nuntempe estas en Erfurto ne tute 2000 kromrestadejoj. Nur fleghejmoj, porvirinaj domoj, lernantoj, metilernantoj de gxis la agxo de 18 jaroj kaj geedzigxintoj gxuas escepton de la impostodevo. Male studentoj estas devantaj pagi la menciitan imposton. Porparolantoj de la altlernejanoj informas ke multaj el ili suferas de la imposto. Sxangxo de la cxefa domicilo Erfurton, kio liberigxus onin auxtomate de la imposto, por multaj ne estas vera alternativo. En 2011 subvencioj allogantaj al sxangxo de cxefa restadejo krome nuligxis. Kelkaj timas ke tiaj impostoj reduktigxus la nombron de la studantoj en la turingia cxefurbo. Cxefporparolanto Christian Schaft raportas pri la intertraktoj kun la urbo: "Bone akceptigxis nia propono iniciati kulturbileton, kiu ebligus reduktitan enirprezon por spektakloj kulturaj. Ni ankaux proponis reenkonduki la jam ekzistintan subvencieton po semestro, kun malpli da sukceso. Evidentigxis ka la socialdemokrata partio plej vehemente defendas tian imposton. Rilate al la sumo de la bugxeto la imposto pri kromdomiciloj estas ridinde malalta." Almenaux estas planitaj novaj diskutoj inter reprezentantoj de la universitatoj kaj politikistoj. Dirindas ke gxis 2008 la studentoj jam estis gxuintaj liberigon de la impostodevo.
= = = = = = = = = =
In unserer Literaturecke lernen wir den wohl wichtigsten deutschen Erzähler des Barocks, Hans Jakob Christoffel von Grimmelshausen, kennen. Während des Dreißigjährigen Kriegs wurde er zum Soldatendienst in die kaiserliche Armee gepreßt. Er erlebte während der Jahre des Herumziehens mit der Armee mannigfaltige Abenteuer in verschiedenen Gegenden Deutschlands. Er schrieb mit seinem "Simplicissimus" den ersten deutschen Prosaroman von Weltgeltung. Anklingend an den spanischen Schelmenroman schuf er damit einen faszinierend-abenteuerlichen, derb-drastischen und von hintergründigem Humor zeugenden Zeitroman. Er bedient sich einer direkten, oft urwüchsigen Sprache und vermittelt mit dieser Zeit- und Menschenschilderung eine auch kulturhistorisch wertvolle Darstellung. Aus dem siebten Kapitel hören wir das Gedicht "Trost der Nacht".

En nia beletra angulo ni auxdos poemon kun la titolo "Kanto de la ermito" el la 7-a cxapitro de la romano "La aventurema Simplicisimo Teutsch" de Johano Jakobo de Grimmelshausen. La versxajne plej grava germana verkisto de la baroko partoprenis la Tridekjaran Militon kaj transiris de la protestantismo al la katolika eklezio. En gxia cxefverko li priskribas la vivon de la simpla popolo dum la milito terura. Gxi parte sekvas la tradicion de la hispanaj kaj francaj fripono-romanoj, ankaux nomitaj pikareskaj romanoj. La traduko de Helmut Rössler estas prenita el la "Germana Antologio", kiu aperis cxe la Bleicher-Eldonejo en Gerlingen en 1985 [p. 300-301; sen transskribo de la traduko].

Komm Trost der Nacht, o Nachtigall,/ Laß deine Stimm mit Freudenschall / Aufs lieblichste erklingen. / Komm, komm, und lob den Schöpfer dein, / Weil andre Vöglein schlafen sein, / Und nicht mehr mögen singen: / Laß dein Stimmlein / Laut erschallen, dann vor allen / Kannst du loben / Gott im Himmel hoch dort oben.
Ob schon ist hin der Sonnenschein, / Und wir im Finstern müssen sein, / So können wir doch singen / Von Gottes Güt und seiner Macht, / Weil uns kann hindern keine Nacht, / Sein Lob zu vollenbringen. / Drum dein Stimmlein...
Echo, der wilde Widerhall, / Will sein bei diesem Freudenschall, / Und lässet sich auch hören; / Verweist uns alle Müdigkeit, / Der wir ergeben allezeit, / Lehrt uns den Schlaf betören. / Drum dein Stimmlein...
Die Sterne, so am Himmel stehn, / Lassen sich zum Lob Gottes sehn, / Und tun ihm Ehr beweisen; / Auch die Eul die nicht singen kann, / Zeigt doch mit ihrem Heulen an, / Daß sie Gott auch tu preisen. / Drum dein Stimmlein...
Nur her mein liebstes Vögelein, / Wir wollen nicht die Fäulsten sein, / Und schlafend liegen bleiben, / Sondern bis daß die Morgenröt / Erfreuet diese Wälder öd, / Im Lob Gottes vertreiben. / Laß dein Stimmlein...
= = = = = = = =
Liebe Hörerinnen und Hörer! Danke für Ihre Zuschriften aus Südafrika, Tschechien, Frankreich, Mexiko, Kanada, Österreich und Deutschland. Nach dem Hörerbriefkasten hören Sie ein Interview mit der Indogermanistin Laura Sturm von der Friedrich-Schiller-Universität Jena. --

Dankon por viaj leteroj el Francio, Cxehxio, Germanio, Auxstrio, Suda Afriko kaj Meksikio. Skribas Luis Elíver C. el Montrealo en Kanado: Mi tre gxojis auxskulti unuafoje vian cxarman elsendon. Ecx el via Esperanto-kurso mi eltiras profiton cxar mi ankaux perfektigas mian germanan lingvon, t.e. mi uzas gxin inverse, penante bone kompreni la tradukojn. Mi gxojas lerni pri Erfurto kaj Turingio. Dankon al Radio FREI malfermi cxi tiun fenestron de via regiono al la mondo. Ho, kaj dankon pro la literatura peco el Pusxkin! -- Skribas la brazilano Vitor L.: Estimataj samideanoj de Radio Erfurt, dankon pro la invito al la elsendo. Pro la diferenco inter horoj, mi ne povas uzi la komputilon en la horo de tiu elsendo. Mi esperas havi, estonte, tempon por elsxuti kaj auxskulti la elsendon. Sxangxante la temon, mi deziras demandi: Cxu vi havas sugeston pri retpagxoj en kiuj mi povus lerni iom pri la germana lingvo? Placxus al mi kompreni iom pri via lingvo. Mi estas brazila novico ene de la katolika kongregacio "Kombonianaj Misiistoj" kaj nuntempe mi estas en Meksikio. Plejparte mi studas religiajn aferojn, sed mi ankaux trovas tempon por lingvoj. --- Skribas nia regula auxskultanto Jiri P. el Prago: Hieraux mi vere ne forgesis, ke estas la 4-a de novembro kaj vespere mi interrompis rigardadon de la televido kaj komencis sekvi la programon de FREI-radio. Gxenerale mi estis kontenta, placxis al mi la E-lingva kantado, la literatura programero kaj ankaux la rakontado pri la 450-jara lernejo en Erfurt. Mi komprenas, ke la lernantoj de Esperanto postulas, ke la prononcado estu malpli rapida, sed ili devas alkutimigxi ankaux al la normala parolrapideco. Mi mem lernis Esperanton per auxskultado de radio-elsendoj. Kiam mi estis knabo, mi havis nur malgrandan lernolibreton por infanoj de Julie Sxupichova, neniun esperantiston mi konis, sed hazarde mi kaptis en la radio la E-elsendon el Romo. Ekde tiam mi regule auxskultis kaj kvankam mi komence komprenis preskaux nenion, mi tamen dum la paso de jaroj la lingvon ellernis. Mi cxiam diras, ke Radio Roma estis mia E-lernejo kaj s-ro Luigi Minnaja estis mia E-instruisto. Kaj per auxskultado de E-lingvaj elsendoj mi lernas plu, do ankaux per Radio FREI. Tiamaniere mi lernas jam 64 jarojn kaj mi pregxas, ke Dio donu al mi ankorau kelkajn jarojn por lerni plu. Mi deziras prosperon al via laboro kaj sanon kaj felicxon al vi. --- Niaj amikoj el Gresillon anoncas: Jarfina FESTEego kun Silvestra-Novjara FESTeno okazas la 3-an fojon en la franca Esperanto-kastelo Gresillon de la 28-a de decembro gxis la 2-a de januaro. Detaloj haveblaj sub: www.gresillon.org/jarfino Tradicie, la Kulturdomo de Esperanto organizas jarfinon. La festo, tauxga por familioj, cxiujare plezurigas homojn per bona etoso, festa regalado kaj cxarma kadro. --- Maria W. el Hamm (Germanio) rakontas pri sia esperanta vivo: Mi auxdis unuafoje pri la Esperanta lingvo en Pollando kiam mi estis 15 jarojn agxa. Sed mi ne sciis ke gxi devenas el Pollando. Mi auxdis nur, ke gxi estas facile lernebla kaj, ke en la tuta mondo gxi estas praktikata. En la jaro 1975 mi elmigris de Pollando al Germanio. Post 40 jaroj mi auxdis denove pri Esperanto. Estis meze de marto 2011 antaux Pasko, mi estis semajnfine en seminarkurso de la "Kreuzbund". Tie mi renkontis Raymond Monteyne, kiu ofte ekkaptis okazojn babili pri Esperanta movado en Germanujo. Li montris al mi malgrandan esperantan libron "La Nova Testamento", kaj mi provis legi la tekston. Mi estis tre agrable surprizita cxar mi povis bone legi tiun tekston. Kelkajn tagojn poste mi sercxadis en la interreto cxion pri Esperanto, mi precipe sercxis grupojn en mia proksimeco. Estis vane, sensukcese, mi trovis nur du urbojn, Münster kaj Dortmund kaj ambaux urboj situas malproksime de Hamm (cxirkaux 40 km for). Mi unue forjxetis la ideon lerni esperanton, cxar tiutempe mi ne havis laboron kaj ofte malsanigxis. Mi pensis, ke estus tro multekoste por mi, veturi tiam malproksime por vizitadi E-grupojn. Sed post kelkaj tagoj tiu afero ne lasis min trankvile dormi kaj mi anoncis mian viziton post Pasko. De tiam mi tre ofte vizitis la grupon. Apartenas al la grupo tre bonega Esperantisto. Danke al lia trankvila maniero, indulgo kaj pacienco mi povis rapide progresi. Kune kun mia grupo mi travivis jam kelkajn interesajn eventojn. Lastan jaron mi ekkonis afablan esperantiston. Ni klopodas kune per Skajpo tre ofte paroli esperante, kaj ni provas ne uzi germanajn vortojn. Kelkfoje estas tre malfacile cxar la gxustaj vortoj ofte mankas aux ni forgesis ilin, kaj, kelkfoje estas tre ridinda kaj amuza afero, cxar kiel komencantoj ni ambaux eraras kaj neniu el ni rimarkas siajn proprajn erarojn, nur la malproprajn. En majo mi havis miajn unuajn esperantajn gastojn. Estis mia leteramikino de la Lernu.net el Bulgario. Mi estas tre kontenta per la decido lerni Esperanton, cxar mia vivo farigxis interesa kaj sxangxis tio mian tutan estontecon. Mi cxiutage ekkonas novajn interesajn homojn. Via tre admirinda elsendo "Turingio Internacia" avantagxas pro germana traduko. Tiamaniere ni, kelkaj komencantoj povas tamen kompreni nekonatajn vortojn. Malgraux la fakto, ke vi tro rapide legis la unuajn tekstojn por komencantoj, ni cxiuj tre volonte auxdas viajn elsendojn, kaj ni deziras al vi tutkore multajn sukcesojn kaj nur kontentajn auxskultantojn. Ni dankas vin pro via tre bona ideo krei tiun elsendon. Maria kaj geamikoj. --- Nun ni auxdos intervjuon en la germana lingvo kun s-rino Laura Sturm, fakulino pri la hindeuxropa lingvaro cxe la Frederiko-Sxilero-universitato en Jena. [sen transskribo]
= = = = = = =
Heute begeben wir uns in unserer Thüringen-Kennenlernreihe zum kleinsten Gebirge Deutschlands, dem Kyffhäuser. Seine höchste Stelle mißt 466 Meter. Hart an der Grenze zu Sachsen-Anhalt thront der der Sage nach hier ruhende Friedrich Barbarossa unterhalb Kaiser Wilhelm I. Dieser schmückt hoch zu Roß einen 81 hohen Turm. In der Nähe gibt es den angeblich tiefsten Brunnen der Welt und eine ehemalige Königspfalz zu bestaunen.

En nia rubriko "Thuringiensia" ni konatigos al vi hodiaux interesan montaron el nia hejmlando. Temas pri Kyffhäuser, la plej malgranda montaro germana, trovigxanta en la nordo de Turingio cxe la landlimo kun Malsupra Saksio. Gxi atingas altecon de 466 metroj kaj estas grandparte kovrita per belegaj foliarbaroj. La Kelbra-valbarajxo en la nord estas sxatata ripozloko por gruoj. Pli norde ankoraux estis iam la regxa palatinejo Kölleda datumanta de la 10-a jarcento, kiun vizitis dokumenteble pluraj regxoj kaj imperiestroj, ekzemple Frederiko la 1-a Barbarossa. Dum la alta mezepoko videblis sur la Kyffhäuser la plej granda germana fortikigita kastelo tripartita en altan, mezan kaj malsupran burgojn. Ties luksego jam ne senteblas krom per kelkaj ruinoj. Tiu burgo ne nur profunde impresis Goeton, kiu pentris la restajxojn sed ankaux inspiris la legendon ke imperiestro Barbarossa kusxas ene de la monto por reveni se io minacus la Regnon. Alproksimigxante oni ekvidas la 81 metrojn altan nacian monumenton je la honoro de Imperiestro Vilhelmo la 1-a. Gxin konstruis s-ro Bruno Schmitz, kiu projektis ankaux en Lepsiko la grandblokan monumenton de la interpopola batalo de 1813. La malsupra parto en rugxa sablosxtono montras la skulptitan imperiestron mem, meditantan kun malhela vizagxesprimo pri la fluo de la tempo. Super li rajdas imperiestro Vilhelmo, kiu lauxdire elacxetis Frederikon Barbarossa el damniteco per la fondo de la Germana Imperio en 1871. Starigxis la statuo de Vilhelmo antaux 57 metrojn alta turo. Sur la pinto estas krono kien eblas suprengrimpi per ne tute 250 sxtupoj. Cxe bona vetero oni vidas ecx la monton Brocken en la harca regiono. Malgranda ekspozicio montras la interpreton de la monumento en la kurso de germana historio. Dum la nazia tempo oni havis problemojn kun gxia dominanta elemento monarkieca, dum la postmilita komunisma tempo oni ecx projektis forigi la kronon kaj la imperiestron por anstatauxigi ilin per ministo, kamparanino kaj forgxisto. Apude trovigxas la ruinoj de la supra kastelo kun la impona Barbarossa-turo. Ne forgesendas mencii ankaux la 176 metrojn profundan puton, kiun kelkaj ecx taksas la plej profunda en la mondo.
= = = = = = =
ESPERANTO-LINGVOKURSO sur bazo de la libro "Mia Lernolibro" de Josef Schiffer (Villingen-Schwenningen 2007, 2-a eldono); kun afabla permeso de la verkinto / ESPERANTO-SPRACHKURS, auf Grundlage des Buches "Mia Lernolibro" von Josef Schiffer (Villingen-Schwenningen 2007, 2. Auflage); mit freundlicher Genehmigung des Verfassers







artikel/Esperanto_serienbutton.png

Esperanto
03.12.2012

Kommentare

Zu diesem Artikel sind keine Kommentare vorhanden.

Kommentar hinzufügen


Optional, wird nicht veröffentlicht.